Masrlingva Vikipedio
Aspekto
| Masrlingva Vikipedio | |
|---|---|
| Retadreso | arz.wikipedia.org |
| Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
| Lingvo | araba egipta |
| Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
| Statistikoj | |
| je la 7-a de oktobro 2026 | |
| Artikolnombro | 1 633 761 |
| Profundeco | 0.9 |
| Paĝoj | 2 268 724 |
| Redaktoj | 13 257 395 |
| Uzantoj | 296 566 |
| Aktivaj uzantoj | 312 |
| Administrantoj | 7 |
| Dosieroj | 1 302 |
La masrlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la masra lingvo, egipta dialekto de la araba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon ويكيبيديا مصرى [wikiˈbedjæ ˈmɑsˤɾi]. La projekto fondiĝis en novembro 2008. La 7-an de oktobro 2026 ĝi enhavas 1 633 761 artikolojn.
Ĉi tiu Vikipedio ĉefe funkcias kiel alternativo al la araba Vikipedio favore al parolantoj de la egipta dialekto. Ĝis 2020, ĝi estis la sola Vikipedio verkita en loka dialekto de la araba. La dua estas maroka Vikipedio, kiu estis aprobita kaj kreita en julio 2020.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||

