Kalmthout
| Kalmthout | |||
|---|---|---|---|
| municipo | |||
|
| |||
| municipo en Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Statuso | Municipo | ||
| Lando | |||
| Regiono | Flandra Regiono | ||
| Provinco | |||
| Arondismento | Antverpeno | ||
| Poŝtkodo | 2920 | ||
| Retpaĝaro | http://www.kalmthout.be | ||
| Urbestro | Lukas Jacobs | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 18 872 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 318 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 51° 23′ N, 4° 28′ O (mapo)51.3833333333334.4666666666667Koordinatoj: 51° 23′ N, 4° 28′ O (mapo) | ||
| Areo | 59,45 km² (5 945 ha) | ||
| Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Kalmthout (nederlande: [KALMThoŭt]) estas municipo en Belgio. Ĝi apartenas al la Flandra Regiono, al la provinco Antverpeno kaj al la distrikto (arondismento) Antverpeno - unu el tri distriktoj de la provinco. Komence de januaro 2016 ĝi havis 17 737 loĝantojn, komence de 2020 18 872 loĝantojn, sur areo de 59,41 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 318 loĝantoj/km².
Ĝi estas konata pro la naturrezervejo, la Kalmthouta erikejo. En Kalmthout troviĝas ankaŭ la infana muzeo Cisko kaj Vinjo en la antaŭa loĝejo de la bildstria desegnisto Willy Vandersteen.
La membroj de la muzika grupo Laïs devenas de Kalmthout.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- la Arboreto Kalmthout (Botanika ĝardeno)
- la Bijenteeltmuseum (Abela muzeo)
- Strijboshof, la parko de Kalmthout
- la natur-edukejo De Vroente
Ĉiujaraj eventoj
[redakti | redakti fonton]- la Bogerfeesten
- la Straatfeesten fine de majo
- la Hoevefeesten meze de junio
Esperanto
[redakti | redakti fonton]
Jam ekde 1971 ekzistas Esperanto-klubo en Kalmthout. Ĝi nomiĝas La Erikejo pro la loka natura rezervejo. La grupanoj kunsidas ĉiumonate. En 1971 la grupo naskiĝis pro iniciato de la klubo La Verda Stelo en Antverpeno. Efektive, la motoroj estis Luc De Marré, kiu kiel instruisto, gvidis Esperanto-kurson surloke kaj Wim De Smet, loĝanto de la vilaĝo, pere de la lernintoj, sukcesis organizi ĉiumonatajn kunsidojn ĝis en 1981 kiam la klubo festis sian 10-jaran ekzistadon per tre sukcesplena solenaĵo. Tra la jaroj helpis al la evoluo de la grupo: Edward Symoens, Jos Orban, Ida Nissen, Erhard Boehme, Willy kaj Pansy Huybrechts, Mireille kaj Willy Smet, Jo Haazen, Stella de Weerd, Petrus Matthyssen kaj aliaj.
Konataj Esperantistoj el Kalmthout
[redakti | redakti fonton]- Wim De Smet, konata esperantisto kaj membro de AIS fondis la lokan klubon.
- Edward Symoens loĝis dum parto de sia vivo tie. Li verkis libron en 1992: "La propedeŭtika valoro de Esperanto".
- Yves Nevelsteen
- Lode Van de Velde
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- nederlande www.kalmthout.be La oficiala retpaĝo de la komunumo
- esperante La Erikejo Arkivigite je 2005-01-30 per la retarkivo Wayback Machine Retejo de la loka Esperanto-klubo
| ||||||





