Bidento
Aspekto
Bidens ferulifolia | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
|
Vidu la artikolon | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Bidento estas florplanta genro el la familio asteracoj. Tiu kosmopolita genro entenas ĉirkaŭ 340 speciojn. Temas plejofte pri herboj, foje arbustoj, kun paraj folioj (trajto sufiĉe malofta ĉe asteracoj); ĉiu kapitulo enhavas centre tubetajn florojn kaj ĉirkaŭe langetajn florojn, plejofte flavajn. La frukto estas kunpremita akeno, kiu portas supre plejofte du pintojn, el kio la nomo de la genro.
Multaj specioj vivas ĉu en malsekaj lokoj, ĉu en forlasitaj ejoj.
Oni uzas plurajn speciojn kiel ornamajn plantojn.
Kelkaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Bidens aurea
- Bidens cernua
- Bidens connata
- Bidens ferulifolia
- Bidens frondosa
- Bidens pilosa
- Bidens radiata
- Bidens tripartita

| ||||


