Saltu al enhavo

Robert Zemeckis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Zemeckis
Oskar-premiito
Persona informo
Robert Zemeckis
Naskonomo Robert Lee Zemeckis
Naskiĝo 14-an de majo 1952 (1952-05-14) (74-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kalifornio vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Suda Kalifornio
Nord-Ilinojsa Universitato
USC School of Cinematic Arts (en) Traduki
Fenger Academy High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Robert Zemeckis
Familio
Edz(in)o Leslie Zemeckis (2001)
Mary Ellen Trainor (mul) Traduki (19802000) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Alexander Zemeckis
 ( Mary Ellen Trainor (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo aktoro sciencfikcia verkisto reĝisoro verkisto filmproduktoro filmreĝisoro produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1972– vd
Verkado
Verkoj Romancing the Stone 
Back to the Future 
Who Framed Roger Rabbit 
Forrest Gump 
Cast Away 
The Polar Express 
Contact 
Pinocchio 
A Christmas Carol 
The Witches 
Used Cars 
Death Becomes Her 
What Lies Beneath 
Beowulf 
Flight vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Zemeckis - naskiĝis la  14-an de majo 1951 en Ĉikago, do nun 75-jara - estas usona reĝisoro, produktisto kaj scenaristo de kinejaj filmoj, kiu naskiĝis en Ĉikago kiel filo de Alfonsas Zemeckis (angligite Alphonse), litovdevena patro kaj Rosa Nespeca, italdevena patrino.

En 1973 la filmista studento ricevis studentan honorigon pro mallonga filmo, kaj Steven Spielberg ekkonis kaj poste subtenis lin. Liaj scenaroj estis laŭdataj de kritikistoj kaj de samprofesiuloj, sed la rezultaj filmoj iel ne bone vendiĝis en la kinejoj, kaj sekve li havis problemojn trovi produktiston por filmara ideo pri la paradoksoj de la tempovojaĝoj kiu poste iĝis la filmserio Back to the Future. Nur en 1985 la unua el tri filmoj de la serio, nomata simple Back to the Future ("reen al la estonteco") pretis kaj inter la kinejaj spektantoj estis granda sukceso. Sekvis interalie la parte animacia filmo Who Framed Roger Rabbit ("Kiu trompis Roĝeron la Kuniklon").

Aparte granda sekva reĝisora sukceso estis la filmo Forrest Gump de 1994, kiu kandidatiĝis entute por 13 Akademiaj Premioj, kaj gajnis ses, inkluzivante plej bona filmo, plej bonaj efektoj, plej bona reĝisoro, kaj plej bona aktoro.

Interalie li poste ankoraŭ elstaris per produktado de la filmoj The Polar Express ("La Polusa Ekspreso") de 2004, en kiu Zemeckis ankaŭ estis reĝisoro kaj scenaristo, la horora House of Wax ("domo de vakso") el 2005, kaj la familia Monster House ("monstra domo") el 2006.

Aliaj filmoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]