Saltu al enhavo

New York Red Bulls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
New York Red Bulls
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo New York Red Bulls
Kromnomo The Red Bulls (La ruĝaj virbovoj)
Fondita 1995 (kiel la New York/New Jersey MetroStars)
Stadiono Red Bull Arena
Harrison, kantono Hudson, Nov-Ĵerzejo
Kapacito 25.000
Prezidanto Red Bull GmbH
Trejnisto Michael Bradley
Ligo Granda Ligo Futbala
2023 Orienta Konferenco: 8-a
Entute: 17-a
Finaloj: unua parto
Hejme
Ekstere
v • d • r

La New York Red Bulls estas usona profesia futbalklubo de Harrison, kantono Hudson, Nov-Ĵerzejo, Usono. La teamo konkuras kiel membro de la Orienta Konferenco en Granda Ligo Futbala (MLS). La Red Bulls komencis ludon en 1996, originale konata kiel la New York/New Jersey MetroStars, kiel unu el la fondintaj kluboj de la ligo. En 2006 la teamo estis vendita al la kompanio Red Bull (fabrikanto de la samnoma energitrinkaĵo), kondukante al la teamo aktuala nomo. La teamo estas unu el du teamoj de la Granda Ligo Futbala de Novjorko, kune kun New York City FC.

La unua vira teamo faras siajn publikajn matĉojn en la stadiono Red Bull Arena.

Kadre de la Futbala Mondpokalo 2026 en junio kaj julio 2026 la kluba areo en Harrison cetere estas la gastiganta trejna bazo de la Brazilo brazila nacia teamo de futbalo. La teamanoj dormas kaj manĝas en hotelo de la ne tro fora urbeto Basking Ridge, kantono Somerset, Nov-Ĵerzejo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la kluba stadiono Red Bull Arena