Saltu al enhavo

Lieĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lieĝo (apartigilo)
Lieĝo
urbo

emblemo

urbo de Belgio
episkopejo
urbo
municipo en Belgio
ĉef-urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Belgio
Regiono Valonio
Provinco Lieĝo
Poŝtkodo
  • 4000 (Lieĝurbo, maldekstra de Mozo; Rocourt, Glain),
  • 4020 (Lieĝurbo, dekstra de Mozo; Bressoux, Jupille, Wandre),
  • 4030 (Grivegnée),
  • 4031 (Angleur),
  • 4032 (Chênée)
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Willy Demeyer
Demografio
Loĝantaro 195 278  (2022) [+]
Loĝdenso 2 740 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 38′ N,  34′ O (mapo)50.6333333333335.5666666666667Koordinatoj: 50° 38′ N,  34′ O (mapo)
Alto 66 m [+]
Areo 68,94 km² (6 894 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Lieĝo en la provinco
Lieĝo en la provinco
Lieĝo (Belgio)
Lieĝo (Belgio)
DEC
Situo de Lieĝo
Lieĝo (Lieĝo (urbo))
Lieĝo (Lieĝo (urbo))
DEC
Situo de Lieĝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Liège [+]
vdr
Панорама Льежа

Lieĝo (france Liège [ljeĵ], nederlande Luik, germane Lüttich, valone Lîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 la urbo havis 196970 loĝantojn kaj komence de 2022 estis 195 278. Ili distvastiĝas sur areo de 68,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 845 loĝantoj/km².

Ekde 1977 la municipoj Glain, Rocourt, Bressoux, Jupille-sur-Meuse, Wandre, Grivegnée, Angleur kaj Chênée apartenas al Liège, la ĉefa municipo.

Lieĝo estas urbo en orienta Belgio, ĉe la kuniĝejo de la riveroj Mozo (Meuse/Maas) kaj Ourthe. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lieĝo kaj la kultura centro de Valonio. Ĝia aglomeraĵo havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.

De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Lieĝo per individua motora trafiko konektigas al pluraj aŭtovojoj, kaj kompreneble ankaŭ havas viglan fervojan stacidomon kun multaj naciaj kaj internaciaj trajnkonektoj aparte al Bruselo okcidente kaj al Akeno kaj Kolonjo oriente. Krome la urbo estas parto interalie de la longdistanca biciklada vojo EuroVelo 3, nomata Pilgrima vojo, internacia eŭropa vojo nur por bicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipe vicradaj glitiloj), kiu longas entute 5 122 kilometrojn kaj vojas en la eŭropaj ŝtatoj Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Belgio, Francio kaj Hispanio.

Industrio

[redakti | redakti fonton]

La urbo gravas por la enlanda navigacio kaj estas transporta kaj industria centro por la oriento de Belgujo. Oni produktas i.a. armilojn, kemiaĵojn, vitraĵojn, kaŭĉukaĵojn, elektronikaĵojn kaj tranĉilojn.

En Lieĝo estas la Katedralo Sankta Paŭlo el la 13./14. jc. kaj la preĝejo Sankta Dionizo el la 11-a jarcento. Estiĝis en la 14-a jarcento la Princepiskopujo Lieĝo. La en la 1793-a jaro dum la Franca Revolucio detruita Katedralo Sankta Lamberto simbole en partoj rekonstruitis en la jaro 2000. Ĉe ties piedo informas du ekspozicioj pri la historio de la urbo kiel ankaŭ de la iama plej granda gotika katedralo en tuta Eŭropo.

Krome estas surloke universitato (fondita en 1817), la Palaco de la Princoj-elektistoj el la 16-a jarcento (nuntempe justicpalaco) kaj pluraj belaj muzeoj.

La urbo estis fondita en la 8-a jarcento kiel episkopujo. Poste ĝi estis batalloko de longdaŭraj luktoj inter la princoj-episkopoj kaj la civitanoj. En 1468 ĝin konkeris kaj bruligis Karlo la Brava. En 1794 okupis ĝin la francoj kaj en 1815 la nederlandanoj. La lieĝanoj ege helpis en 1830 - per ribeletoj - prepari la sendependecon de Belgujo en 1831.

En Lieĝo naskiĝis ekzemple la katolika beatulo, monaĥo kaj teologiisto Guillaume de Saint-Thierry, aŭ la hungara aktoro András Szigeti. Interesaj estas ankaŭ la latinlingvaj verkoj de Charles Werpen el la 17-a jarcento.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En Lieĝo en 1972 komenciĝis la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), universitatnivela scienca aranĝo, kiu uzis nur Esperanton. Unua prezidanto estis, ĝis sia morto en 1974, Ernest Natalis.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]