Saltu al enhavo

Laon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Laon (stacidomo).
Laon
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Hauts-de-France , historie Pikardio
Departemento Aisne (prefektejo)
Arondismento Laon (ĉefurbo)
Kantono Laon-1 kaj -2
INSEE kodo 02408 [+]
Poŝtkodo 02000
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Antoine Lefèvre
Demografio
Loĝantaro 24 220  (2023) [+]
Loĝdenso 577 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 34′ N, 3° 37′ O (mapo)49.5644444444443.6205555555556Koordinatoj: 49° 34′ N, 3° 37′ O (mapo) [+]
Alto 83 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Laon (Aisne)
Laon (Aisne)
DEC
Situo de Laon
Laon (Francio)
Laon (Francio)
DEC
Situo de Laon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laon [+]
v • d • r

Laon - prononco laŭ sistemo IFA [lˈɑ̃] - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Aisne [ɛn], ekde 2016 en la administra regiono Norda Francio aŭ Hauts-de-France ([o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"), sed jam jarcentojn antaŭe situis en la historia regiono Pikardio. Laon estas la prefektejo de la departemento, kaj havas proksimume 26 000 loĝantojn; tute ekzakte laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 24 220 loĝantoj sur areo de 42 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 577 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Laon kaj al la kantono .

La teritorio havas komunan limon kun Athies-sous-Laon, Aulnois-sous-Laon, Barenton-Bugny, Besny-et-Loizy, Bruyères-et-Montbérault, Cerny-lès-Bucy, Chambry, Chivy-lès-Étouvelles, Clacy-et-Thierret, Molinchart, Presles-et-Thierny kaj Vorges. En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj laonnois respektive laonnoises.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La plej malnova kvartalo de Laon (la Ville haute) staras sur monteto, kiu elstaras el la ĉirkaŭa ebenaĵo. Norde de la monteto etendiĝas la vasta ebenaĵo de Pikardio. Kelkajn kilometrojn pli suden estas la norda landlimo de la plataĵoj de la regiono de Soissons.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Malnovtempe fortigita urbo supre de monteto, Laon posedas multajn mezepokajn monumentojn, privatajn hotelojn kaj domojn de la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj, precipe en la stratoj Sérurier, Saint-Jean, Saint-Cyr aŭ Vinchon, kiuj konsistigas kvazaŭe urbajn muzeojn. La subgrundo estas trairata de tuneloj, minejoj kaj putoj, kies konservado estas hodiaŭ prioritato de la municipo. Pinte de la monteto, la monumenta katedralo de Laon donis al la urbo la kromnomon "Kronita Monto".

Administrado

[redakti | redakti fonton]
Listo de la sinsekvaj urbestroj
PeriodoNomoPartioFunkcio
marto 2001 2017 Éric Delhaye UDI
marto 2001 2017 Antoine Lefèvre UMP
1989 2001 Jean-Claude Lamant RPR deputito
1983 1989 René Dosière PS deputito
1977 1983 Robert Aumont PS deputito
1965 1977 Guy Sabatier UNR deputito
1944 1965 Marcel Levindrey SFIO
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Loĝantara evoluo
196219681975198219901999
250682631227901266762648626265
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • M. Bur, dir. Histoire de Laon et du Laonnois, 1987.
  • J.-P. Jorrand, Laon dans « Archéologie des villes. Démarches et exemples en Pikardio ». *Revue Archéologique de Pikardio, 1999, n° spécial 16.
  • J. Lusse, Naissance d’une cité : Laon et le Laonnois du Ve au Xe siècle, 1992.
  • D. Montagne Les souterrains de Laon, 1998.
  • M. Plouvier Laon. Une Acropole à la française et Laon. Belle île en terre, "Cahier du patrimoine" n° 40, volume 1 et 2.
  • A. Saint-Denis, Apogée d’une cité : Laon et le Laonnois aux XIIe et XIIIe siècles, 1994.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj