Saltu al enhavo

Kavaliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kavalerio kaj kavaliero [1]
Kavaliro
nobela rango
militista rango
profesio Redakti la valoron en Wikidata
batalisto
Informoj
Eble sama kavaliro
vdr
Armaĵo de mezepoka kavaliro.

En la Romia Imperio la kavaliroj (latine: eques, pluralo equites) estis civitanoj apartenantaj al tiu el la tri ordoj, kiu estis meza inter la pleba kaj la patricia[2].

Iam kavaliro (latine caballarius) estis surĉevala batalanto, kiu sekvis nobelon, aŭ nobelo, kiu sekvis reĝon. En multaj kulturoj ĝi estis la malplej alta ŝtupo de nobeleco.

Nun kavaliro estas persono, kiu havas reĝan rekonon kaj normale apartenas al kavalira ordeno. En Britio kaj iuj landoj de la Komunumo de Nacioj la kavaliro estas nomata Siro. La kavalirino estas kutime Damo.

  1. kavalier/o ⚔ Teraltaĵo, starigita malantaŭ remparoj de fortikaĵo, por doni pli grandan vidkapablon k pafeblon al artilerio.
  2. PIV 2005, p. 546

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]