Saltu al enhavo

Georgo Basta

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgo Basta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1550 (1550-01-30)
en Roccaforzata
Morto 20-an de novembro 1607 (1607-11-20) (57-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj itala
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
verkisto
military writer (en) Traduki
milita komandisto
verkisto de nefikcio
feldmarŝalo de Germania Armeo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Georgo Basta estis albandevena aŭstria militestro naskiĝinta en Roccaforzata (Italujo) en 1544 kaj mortinta en Vieno la 26-an de aŭgusto 1607.

Basta iĝis generalo el simpla soldato. Post luktoj en Eŭropo en 1597 laŭ la ordono de imperiestro Rodolfo li venis Hungarujon kaj partoprenis en Dunántúl en kontraŭturkaj luktoj de la milito 15-jara. En 1588 li iĝis ĉefkapitano de Kassa kaj venis Transilvanion fronte de imperiestraj milittrupoj. Post la morto de la reganto Andreo Báthori regis la landon kune kun Mikaelo de Valaĥio, sed la 18-an de septembro 1600 Basta disbatis la milittrupon de Mikaelo de Valaĥio kaj ordonis ties ĉi murdon. Poste la 3-an de aŭgusto 1601 li venkis la reganton Sigmundo Báthori. Post la mortigo de Mikaelo de Valaĥio Basta estigis terurregadon. En aŭtuno de 1604 li luktis kontraŭ Stefano Bocskai kaj la 17-an de novembro ĉe Osgyán li venkis, sed fine li devis retiriĝi kun siaj trupoj Vienon.

  • B. Gy. hadvezér levelezése és iratai, 1597–1607 (Kiadta: Veress Endre, I–II., Monum. Hung. Hist. 1. oszt. 34., 37~. Bp., 1909–13).