Saltu al enhavo

Blaise Pascal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blaise Pascal
Persona informo
Blaise Pascal
Naskiĝo 19-an de junio 1623 (1623-06-19)
en birth house of Blaise Pascal, Clermont-Ferrand,  Reĝlando Francio
Morto 19-an de aŭgusto 1662 (1662-08-19) (39-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Saint-Étienne-du-Mont (en) Traduki, Pilier devant La Chapelle de la Vierge 48° 50′ 47″ Nordo  20′ 54″ Oriento / 48.8465 °N, 2.34833 °O / 48.8465; 2.34833 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Jansenismo katolikismo vd
Lingvoj latina franca vd
Loĝloko Clermont-Ferrand Parizo Rueno Parizo vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Blaise Pascal
Memorigilo Blaise Pascal
Familio
Patro Étienne Pascal (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Antoinette Begon Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jacqueline Pascal (mul) Traduki Gilberte Périer (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Marguerite Pascal (en) Traduki (nevino)
Florin Périer (en) Traduki (bofrato)
Marguerite Pascal de Mons (mul) Traduki (patra avino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Louis de Montalte Amos Dettonville Salomon de Tultie vd
Okupo matematikisto verkisto francaj moralistoj fizikisto filozofo teologo statistikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo probabloteorio matematiko literaturo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Marin Mersenne vd
Verkado
Verkoj Pensées 
Lettres provinciales 
Traité des Sinus du Quart de Cercle 
Récit de la grande expérience de l'équilibre des liqueurs 1648 
Écrits sur la grâce 
Traktaĵo pri la Aritmetika Triangulo 
New experiments with the vacuum 
Paskala piramido 
La paskala veto 
triangle of Pascal 
leĝo de Paskalo 
Pascal's rule 
teoremo de Paskalo 
Paskala kalkulilo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Blaise PASCAL [blez pasKAL], PIV-e Paskalo, (naskiĝis la 19-an de junio 1623 en Clermont-Ferrand, mortis la 19-an de aŭgusto 1662 en Parizo) estis franca sciencisto. Li okupiĝis precipe pri filozofio, fiziko kaj matematiko.

Paskalo korespondis kun Marin Mersenne kaj tiel havis kontakton interalie kun Toriĉelo, kiu inventis hidrargan barometron. Per tia barometro Paskalo mezuris la aerpremon en diversaj altoj kaj pruvis, ke ĝi malkreskas kun kreskanta alto. Oni honore al li nomis la SI-unuon de premo paskalo. (Alia prem-unuo nomita laŭ Toriĉelo ne plu estas multe uzata.)

Paskalo okupiĝis ankaŭ pri statistiko kaj matematiko kaj inventis kalkulilon, kiu kapablis adicii kaj subtrahi kun pluraj dekumaj pozicioj.

Kiel filozofo Paskalo multe okupiĝis pri teologio, precipe, post kiam li saviĝis el danĝera akcidento. Ĉar li estis porulo de Jansenismo, li verkis humuran verkon "la provincaj leteroj" kie li ridigas la kontraŭ-jansenismajn. Li planis grandan verkon, kiu estontis iu apologio al la kristana religio, sed mortis antaŭ plenumi tion. Post lia morto oni publikigis la notojn, faritaj el mallongaj pensoj, pli ellaboritaj tekstoj, ankaŭ ege densaj labornotoj, notoj kaj planoj, sub la nomo "pensoj" de Paskalo. Tiuj pensoj iĝis plej legita kaj fama verko deposte.

Li reuzis argumenton por la kredo je Dio, la "veton de Paskalo", kiu diras: Se oni kredas je Dio kaj li ne ekzistas, oni perdas nenion; se oni ne kredas je Dio kaj li ekzistas, oni perdas ĉion; do oni kredu. Manuskriptojn de Pascal prezentis la matematikisto Michel Chasles kiuj fine evidentiĝis falsitaj.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]