Saltu al enhavo

Biatlono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Duatlono, plursporta evento kiu kombinas kuradon kaj bicikladon
Biatlono
olimpika sporto speco de sporto
plursporta vetkuro individua sporto vintra sporto
Fakoj
skikurado pafada sporto
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Nomo: Internacia Unio de Biatlono
Fondita: 1993
TTT: [www.biathlonworld.com www.biathlonworld.com]
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Biatlonisto Jeremy Teela dum la 19-a Vintra Olimpiko en Salt Lake City

Biatlono estas vintra sporto. (lat. bi - du, gr. áthlon - matĉo, premio). Ĝi kunigas du sportojn: skikuradon kaj pafadon. Dum skikurado je difinita distanco (ekde 7,5 ĝis 20 km) sportistoj pafas 2 aŭ 4 foje en pafejo aŭ starante aŭ kuŝante. Oni povas doni ĉiufoje 5 pafojn por atingi la 5 celdisketojn de la celtabulo lokata je 50 metroj for. Ekzistas ankaŭ somera versio de biatlono.

Biatlono estas populara sporto en Germanio, Rusio, Italio kaj parto de Skandinavio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]