Bernhard Minetti
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Bernhard Minetti | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Bernhard Theodor Henry Minetti |
| Naskiĝo | 26-an de januaro 1905 en Kiel |
| Morto | 12-an de oktobro 1998 (93-jaraĝa) en Berlino |
| Tombo | Doroteurba tombejo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Infanoj | Hans-Peter Minetti (en) |
| Okupo | |
| Okupo | teatra aktoro muzikisto reĝisoro intendant (en) kantisto filmaktoro aktoro teatrestro |
Bernhard (Theodor Henry) MINETTI [benhat mineti] (naskiĝis la 26-an de januaro 1905 en Kijlo, mortis la 12-an de oktobro 1998 en Berlino) estis germana aktoro.
Dum sia longa aktora kariero li brilis ĉefe per komplikaj karakteraj roloj. Krom en klasikaj dramoj li ekde la 1950-aj jaroj ofte aperis en verkoj de modernaj dramistoj, ekz. Samuel Beckett, Friedrich Dürrenmatt, Bertolt Brecht kaj Thomas Bernhard kaj en filmoj.
En la jaro 1985 li publikigis siajn memorojn: Erinnerungen eines Schauspielers.
Li estas la patro de la geaktoroj Hans-Peter Minetti kaj Jennifer Minetti.
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Berlin - Alexanderplatz (Germanio, 1931)
- Der Kaiser von Kalifornien (Germanio, 1936)
- Es (Germanio, 1966)

