Amuzparko

Amuzparko aŭ distroparko estas centra loko kie grandaj kermeso-allogaĵoj estas kune lokitaj. Plej ofte la eniro estas pagenda. Allogaĵoj estas krom giganta rado kaj onda fervojo ofte teatroprezentoj kaj grandaj ludĝardenoj. En pli grandaj amuzparkoj estas restoracioj. Kelkaj amuzparkoj estas tiel grandaj, ke ne eblas ilin viziti kontentige ene de unu tago. Tial ili ofertas ankaŭ la eblecon tranokti en hotelo. Kelkaj estas tiom ampleksaj ke necesas specifaj transporto-sistemoj. Homtransportilo aŭ aŭtomata homtransportilo estas tipo de malsamnivela amasa transporto-sistemo. La termino estas ĝenerale uzata nur por priskribi sistemojn kiuj servas al relative malgrandaj areoj kiaj flughavenoj, urbocentraj distriktoj aŭ distroparkoj, sed estas foje aplikata al konsiderinde pli kompleksaj aŭtomatigitaj sistemoj.
Kelkaj konataj amuzparkoj
[redakti | redakti fonton]- Linnanmäki en Helsinko
- Särkänniemi en Tampere
- Belantis en Leipzig, Saksio
- Centro-Park en Oberhausen, Nordrejn-Vestfalio (fermita 2013)
- Erlebnispark Tripsdrill en Cleebronn, Baden-Virtembergo
- Eŭropa Parko Rust en Rust, Baden-Virtembergo
- Hansa-Park en Sierksdorf, Ŝlesvigo-Holstinio
- Heide Parko en Soltau, Malsupra Saksio
- Holiday Parko en Haßloch, Rejnlando-Palatinato
- Legoland' Germanio en Günzburg, Bavario
- Movie Park Germany en Bottrop-Kirchhellen, Nordrejn-Vestfalio
- Phantasialand en Brühl, Nordrejn-Vestfalio
- Serengeti-Park en Hodenhagen, Malsupra Saksio
- Spreepark Berlino en Berlino (fermita 2001)
- Expoland en Suita, Gubernio Osaka
- Fuji-Q Highland en Fujiyoshida
- Nagashima Spa Land en Kuwana, Gubernio Mie
- Nara Dreamland en Nara (fermita 2006)
- Tokyo Disney Resort en Urayasu
- Universal Studios Japan en Osako
- Kristiansand Dyrepark najbareco Kristiansand
- TusenFryd en Oppegård
- Everland en Yongin
- Lotte World en Seulo
- Dubailand en Dubajo
- Ferrari World en Abudabio
- Six Flags New Orleans en Nov-Orleano (fermita 2005)
- Cedar Point en Sandusky
- Kings Island en Mason