Alekto
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Alekto | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Verko | La Dia komedio Hades |
| Informoj | |
| Sekso | ina |
| Patro | Urano |
| Patrino | Geo |
Alekto (helene Ἀληκτώ, latine Alecto oder Allecto ) estis en la helena mitologio unu el la tri Erinioj, (Furioj de la romianoj), ankaŭ unu el Harpioj, fratino de Tizifona kaj Megera. Ili estis diinoj de venĝo kaj malbeno. Alekto estis en sia kolero la plej malpardonema. Pro tio ŝi estis nomata "Diino de malpacigebla kolero". Ŝi venĝe punis la moralajn krimojn, nome: koleron, kokron, kc. Alekto senĉese persekutis la viktimon kun brulantaj torĉoj.
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Alléktó" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 12424534). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

