Saltu al enhavo

Adam Lambert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lambert
Adam Lambert
Persona informo
Naskonomo Adam Mitchel Lambert
Naskiĝo 29-an de januaro 1982 (1982-01-29) (44-jaraĝa)
en Indianapolo
Lingvoj angla usona angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Mt. Carmel High School (en) Traduki
Kalifornia Ŝtata Universitato en Fullerton Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Adam Lambert
Familio
Amkunulo Sauli Koskinen (en) Traduki (20102013) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro kantotekstisto muzikproduktisto popkantisto teatra aktoro kantaŭtoro kantisto muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2001– vd
Verkado
Verkoj Megamind vs. the Doom Syndicate vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam Mitchel LAMBERT (naskita la 29-an de januaro 1982 en Indianapolo, Indianao) estas usona kantisto-kantverkisto kaj muzika artisto. [1]

Kariero kaj albumoj

[redakti | redakti fonton]

En 2009, li finis dua en la oka sezono de American Idol [2] kaj vendis pli ol kvin milionojn da diskoj antaŭ 2011. [3][4]

Kune kun sia solokariero, ekde 2012 li kantis kun la restantaj membroj de Queen sub la nomo Queen + Adam Lambert kiel ilia ĉefkantisto. La kunlaboro estis grandega sukceso kaj kondukis al ilia komenco de longa mondturneo en 2014.

Lambert publikigis sian debutan albumon, For Your Entertainment, en novembro 2009 tra RCA Records / 19 Recordings. La albumo debutis ĉe la tria loko en la Billboard 200 en decembro 2009, vendante 198 000 ekzemplerojn en Usono en sia unua semajno. [5] La albumo vendis ĉirkaŭ 2,5 milionojn da ekzempleroj tutmonde. [6] Per sia dua albumo, Trespassing, Adam atingis la unuan lokon en la Billboard 200, iĝante la unua malkaŝe samseksema soloartisto kiu faris tion. En 2014, li ludis Elliott "Starchild" Gilbert en la kvina sezono de la furora usona serio Glee .

Lia tria albumo, The Original High, atingis la suprajn dek en Nov-Zelando, Britio, Finnlando, Ĉeĥio, kaj Usono. [7] En 2020, Lambert publikigis sian kvaran albumon, Velvet, kiu atingis la pinton je numero 8 en Aŭstralio. En la sama jaro, li fondis la Feel Something Foundation, neprofitcelan organizaĵon fokusitan pri helpado kaj subtenado de la GLAT- komunumo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Adam Lambert (2021). Alirita December 1, 2021 .
  2. American Idol. Arkivita el la originalo je July 19, 2011. Alirita August 13, 2011 .
  3. Milk Management Now Represent Adam Lambert (July 4, 2016). Arkivita el la originalo je July 7, 2016. Alirita July 6, 2016 .
  4. The Original High Sizzle Reel. Arkivita el la originalo je January 27, 2016. Alirita August 28, 2015 .
  5. Caulfield, Keith. "Susan Boyle Sees 'Dream' Soar To No. 1 On Billboard 200", December 2, 2000.
  6. "Grammy Awards 2011: Winners and nominees for 53rd Grammy Awards", March 12, 2014.
  7. "After 45-Year Wait, James Taylor Earns His First No. 1 Album on Billboard 200 Chart". Billboard. Retrieved October 14, 2019.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]